Béziersk LiL Nn Mmd Yy Eeјр UCn Bbу Mармt Uul RrIиBз
| Béziers | |||
|---|---|---|---|
| urbo | |||
|
Béziers kaj la katedralo Saint-Nazaire.
| |||
|
| |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Statuso | Urbo | ||
| Lando | Francio | ||
| Regiono | Langvedoko-Rusiljono | ||
| Departemento | Hérault (subprefektejo) | ||
| Arondismento | Béziers (ĉefurbo) | ||
| Kantono | Ĉefurbo de 4 kantonoj | ||
| INSEE kodo | 34032 [+] | ||
| Poŝtkodo | 34500 | ||
| Kodo laŭ INSEE | 34032 | ||
| Retpaĝaro | http://www.ville-beziers.fr/ | ||
| Politiko | |||
| Urbestro (ekde 2014-2020) | S-ro Robert Ménard | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 71 432 (2011) | ||
| Loĝdenso | 748 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 43° 21′ N, 3° 13′ O43.3433333333333.2158333333333Koordinatoj: 43° 21′ N, 3° 13′ O | ||
| Alto | De 4 al 120 m | ||
| Areo | 95,48 km² (9 548 ha) | ||
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Béziers [bezJE] (okcitanlingve Besièrs [bezjes], Esperantigita al Bitero aŭ Beziero[1]), estas la dua plej granda urbo de la franca departemento Hérault, kun iom pli ol 80 000 loĝantoj, kiuj oni france kutime nomas Biterrois [biterŭa].
Enhavo
- 1 Geografio
- 2 Historio
- 3 Vidindaĵoj
- 4 Ekonomio
- 5 Vidu ankaŭ
- 6 Eksteraj ligiloj
Geografio[redakti | redakti fonton]
Béziers estas trafluata de la rivero Orb kaj de la Canal du Midi (Suda Kanalo), konstruita dum la 17-a jarcento. Ĝi situas nur 20 kilometrojn de la Mediteraneo kaj ĉirkaŭ 50 kilometrojn de mezaltaj montoj kiel la monto Caroux (1002 m).
Historio[redakti | redakti fonton]
Béziers multe suferis dum la krucmilito kontraŭ la kataroj en 1209: la tuta urbo estis detruita kaj bruligita de la katolikaj armeoj kaj la tuta loĝantaro masakrita.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
La ĉefa vidindaĵo estas la mezepoka katedralo (13-a kaj 14-a jarcentoj).
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Béziers estas grava komerca centro, precipe pri la vinoj de Langvedoko (Languedoc).
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Komunumoj de Hérault
- Listo de urboj de Francio
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala TTT-ejo de la urbo
- Bildoj de Béziers kaj Langvedoko
- ↑ Fonto: Kiel traduki okdek franclingvajn vortojn kaj Kiel esperantigi proprajn nomojn (2011), P233